wiki:Eo:Translations/Wiki

Vikia Traduko

La sistemo por provizi al JOSM-uzantoj Help baziĝas sur ĉi tiu Vikio. Ĝi traktas la ĝustan kuntekston sub la musmontrilo. Ĝi povas proponi la taŭgan temon (en) kiam la uzanto klakas source:trunk/resources/images/help.svg aŭ premas F1. Nia komuna celo estas helpi la uzanton en lia propra lingvo.

La JOSM-paĝoj sekvas la simplan metodon aldoni la lingvokodon antaŭ la paĝnomo. Vi povas trovi (kaj aldoni) la lingvokodojn ĉe la paĝo TracLanguages.

Ĉiu angla baza paĝo havas la makron [[TranslatedPages]] ĉe sia supro. Ĉi tiu makro kreas malgrandan menuon enhavantan ligilojn al ĉiuj tradukitaj paĝoj kun la sama paĝnomo.

Ĉi tiu makro ankaŭ estas uzata sur ĉiu tradukita paĝo. Aldone ĝi enhavas la revizion de la baza paĝo kiel parametron. Vidu la sekvan ekzemplon:

Setting the revision number

La lastan revizion de la baza paĝo oni povas trovi irante al la paĝo kaj klakante sur la ligilo Historio (sub la ĉefa menuo).

Kiam la revizio de la baza paĝo estas pli nova ol la tradukita revizio (iu ĝisdatigis la anglan paĝon), tiam sub la lingvaj ligiloj en la menuo aperas nova menupunkto montranta la tradukitajn reviziojn kaj la plej novan. Kiam oni klakas sur tiu ligilo, la diferencoj inter ĉi tiuj revizioj estas montritaj. Ĉi tiuj povas tiam esti uzataj por ĝisdatigi la tradukon. Dum la ĝisdatigo, la revizio en la tradukita paĝo devas esti pliigita al la plej nova, kaj la aldonaj ligiloj malaperas.

Display of differences in english page

Kelkaj notoj:

  • Ĉiuj ligiloj al vikiaj paĝoj devus uzi la wikitr: kiel regnon. Ĉi tiu regno liveras URL-on al tradukita paĝo se ĝi estas havebla. Se la celo ankoraŭ ne estas tradukita, tiam URL-o al la angla baza paĝo estas liverita, kombinita kun markilo.
    [wikitr:/Translations/Wiki Tradukita Vikia Traduko] ĉiam kondukos la leganton al valida paĝo.
  • Bildoj de la angla baza paĝo povas facile esti sur tradukitaj paĝoj. Por adresi ilin, uzu la paĝnomon kiel regnon kaj metu kolonon antaŭ la dosiernomo: [[Image(Translations/Wiki:diff.png)]]
    • Estas agrable se ekrankopioj estas ofertitaj en la denaska lingvo kvankam la angla versio ankaŭ estas akceptita kaj postulas malpli da laboro.
  • Paĝoj devus esti konsekvencaj, do kiam oni aldonas novajn aferojn sur tradukita paĝo, bonvolu ankaŭ ĝisdatigi la anglan bazan paĝon (escepte de lingvospecifaj aferoj).

Vidu la makropriskribon por pli da informoj pri ĉi tiu makro.

Paĝoj povas esti markitaj kiel nekompletaj aŭ malnovaj per aldono de la parametro outdated al la traduka makro. Mesaĝo priskribanta la nekompletecon kaj kion fari estas la valoro de ĉi tiu parametro. La parametronomo devas esti apartigita per komo de aliaj parametroj. La parametrovaloro estas apartigita per egalsigno de la nomo. Komoj ene de la valoro devas esti eskapitaj per backslash.

Ekzemplo: [[TranslatedPages(revision=12,outdated=Traduko estas nekompleta\, lasta parto mankas.)]]

Malnovaj mesaĝoj de la angla baza paĝo povas esti kopiitaj en traduko, sed verŝajne estas pli bone havi ilin nur ĉe la baza paĝo. Ĉi tio permesas apartigi tradukrilatajn aferojn (tradukitaj paĝoj) de enhavrilataj aferoj (baza paĝo). Estas ankoraŭ eble traduki la mesaĝon uzante la WikiProcessors #!div per aldono de la sekva en la sekvaj linioj:

{{{#!div style="border: 1pt solid; margin: .0em; background-color: #FFFFDE;"
Kunteksto de `outdated`
}}}

La listo de malnovaj paĝoj (en) montras ĉiujn malnovajn paĝojn kaj la rilatajn komentojn. Ĝiaj tradukitaj variantoj montras ĉi tiun informon nur por la cela lingvo kaj por la anglaj bazaj paĝoj.

Lingvokodoj

Lingvokodoj en JOSM sekvas la metodon uzatan de launchpad kaj multaj aliaj malfermitkodaj tradukoj. Ĉi tiuj estas:

  • Du-literaj kodoj de ISO 639-1 en minusklo, ekz. eo.
  • Tri-literaj kodoj de ISO 639-2 en minusklo kiam ne ekzistas du-litera kodo, ekz. ast.
  • Supra lingvokodo sekvata de substreko kaj majuskla landokodo laŭ ISO 3166-1, ekz. pt_BR.
  • Supra lingvokodo sekvata de ĉe-signo kaj minuskla dialekto, ekz. ca@valencia.

La kodoj estas iomete modifitaj en malsamaj lokoj:

  • Por uzo en Java-manifestoj kaj XML-dosieraj ŝlosiloj, la "@"-signo estas anstataŭigita per streketo, ekz. ca-valencia.
  • Por uzo en Vikiaj paĝtitoloj, la unua litero (ankaŭ post signoj) estas majuskla, ekz. Pt_BRCa-Valencia.

La tradukstato de la tuta vikio povas esti vidata sur la Statistikoj paĝo.

Last modified 3 days ago Last modified on 2025-02-25T19:42:41+01:00
Note: See TracWiki for help on using the wiki.