wiki:Eo:Help/Menu/Windows

Fenestra Menuo

La Fenestra Menuo pritraktas aliajn ekranajn elementojn en JOSM. Por la malsamaj specoj de elementoj, la menuo havas tri sekciojn:

  1. Por sendependaj dialogoj kiuj povas esti malfermitaj el la Fenestra Menuo.
  2. Por ĉiuj Flankaj Paneloj kiel Tavoloj, Etikedoj/Membrecoj, Elekto, Rilatoj aŭ Ŝanĝaroj.
    • Ĉi tiuj paneloj povas esti malfermitaj per iliaj ikonoj el la Redaktila Ilaro ankaŭ.
  3. Por volatilaj nemodalaj elementoj se ili estas ĉeestaj, kiel Rilatredaktiloj aŭ la Helpa Retumila Fenestro.


Noto: Per klavara kombinaĵo la respektiva dialogo aŭ panelo ĉiam povas esti malfermita, eĉ kiam ilia menuero aŭ ilara butono ne estas montrita.

Normaj menueroj

Ikono Nomo Klavara Kombinaĵo Priskribo
source:trunk/resources/images/dialogs/changeset/changesetmanager.svg Ŝanĝaradministrilo Ctrl+Alt+C Etendita administrilo por ŝanĝaroj (ĉefa menuo "fenestroj" nur) (spertula reĝimo nur)
source:trunk/resources/images/dialogs/layerlist.svg Tavoloj Alt+Shift+L Listo de ĉiuj malfermitaj tavoloj. Notu ke ĝi enhavas malsamajn menuojn por la malsamaj tavolspecoj.
source:trunk/resources/images/dialogs/propertiesdialog.svg Etikedoj/Membrecoj Alt+Shift+P Etikedoj kaj membrecoj de elektitaj objektoj.
source:trunk/resources/images/dialogs/selectionlist.svg Elekto Alt+Shift+C Elekta listo.
source:trunk/resources/images/dialogs/relationlist.svg Rilatoj Alt+Shift+R Listo de ĉiuj rilatoj.
source:trunk/resources/images/dialogs/conflict.svg Konflikto Alt+Shift+C Listo de nesolvitaj konfliktoj.
source:trunk/resources/images/dialogs/validator.svg Validatoraj Rezultoj Alt+Shift+V Validatora panelo
source:trunk/resources/images/dialogs/filter.svg Filtrilo Alt+Shift+F Filtri objektojn kaj malaktivigi (aŭ laŭvole kaŝi) ilin.
source:trunk/resources/images/dialogs/mapstyle.svg Mapaj Stiloj Alt+Shift+M Agordi la mapan pentradstilon.
source:trunk/resources/images/dialogs/notes/note_open.svg Notoj Listo de OSM-notoj
source:trunk/resources/images/dialogs/minimap.svg Miniatura Mapo Montras miniaturan mapon por pli bona superrigardo de la nune montrata areo en la Mapo-Vido.
source:trunk/resources/images/dialogs/commandstack.svg Komandostako Alt+Shift+O Listo de ĉiuj komandoj (malfara bufro)
source:trunk/resources/images/dialogs/userlist.svg Aŭtoroj Alt+Shift+A Listo de aŭtoroj de elektitaj objektoj
source:trunk/resources/images/dialogs/changesetdialog.svg Ŝanĝarlisto Ŝanĝarlisto (spertula reĝimo nur)
source:trunk/resources/images/dialogs/geoimage.svg Geotagitaj Bildoj Y (nur se fotoj estas ŝarĝitaj; defaŭlte malfermiĝas kiel nefiksita panelo)

Noto: Depende de via kromagordo iuj pliaj menueroj povas esti disponeblaj.


Reen al Flanka Strieto
Reen al Ĉefa Menuo
Reen al Ĉefa Helpo

Last modified 4 weeks ago Last modified on 2025-03-10T20:42:10+01:00
Note: See TracWiki for help on using the wiki.