wiki:Eo:Help/Dialog/ChangesetList

Ŝanĝaroj Panelo

source:trunk/resources/images/dialogs/changesetdialog.svg Fulmoklavo neniu - unu el la JOSM paneloj

La Ŝanĝaroj Panelo listigas la plej lastajn ŝanĝarojn por ĉiuj objektoj de la nuna datumtavolo.

Malfermi kaj fermi la panelon

  • Klaku sur source:trunk/resources/images/dialogs/changesetdialog.svg en la Redaktila Ilobreto aŭ la Fenestra Menuo por malfermi la panelon
  • Klaku sur source:trunk/resources/images/dialogs/changesetdialog.svg en la Redaktila Ilobreto aŭ la Fenestra Menuo denove por fermi ĝin.

new screenshot

Ŝanĝi inter la listoj de montritaj ŝanĝaroj

La Ŝanĝaro Listo aŭ montras

  • la liston de ŝanĝaroj al kiuj la nune elektitaj objektoj estas asignitaj
  • la liston de ŝanĝaroj al kiuj ĉiuj objektoj en la nuna datumtavolo estas asignitaj

Elektu la markobutonon Nur por elektitaj objektoj por montri ŝanĝarojn al kiuj la nune elektitaj objektoj estas asignitaj.

Malelektu la markobutonon Nur por elektitaj objektoj por montri ŝanĝarojn al kiuj ĉiuj objektoj en la nuna datumtavolo estas asignitaj.

Panelaj Butonoj

Elekti objektojn asignitajn al ŝanĝaroj

source:trunk/resources/images/dialogs/select.svg Elektu ĉiujn objektojn en la mapvido asignitajn al la nune elektitaj ŝanĝaroj en la Ŝanĝaro Listo.

Alternative, duobla klako sur ŝanĝaro en la Ŝanĝaro Listo elektas la objektojn asignitajn al tiu ŝanĝaro en la mapvido.

Elŝuti ŝanĝarojn

source:trunk/resources/images/download.svg Elŝutu informojn pri elektitaj ŝanĝaroj de la OSM-Servilo.

JOSM nur konas la unikan identigilon de ŝanĝaro krom se oni eksplicite elŝutas pliajn informojn de la OSM-servilo.

Fermi ŝanĝarojn

Ŝanĝaroj povas esti malfermitaj aŭ fermitaj.

source:trunk/resources/images/closechangeset.svg Eksplicite fermu ŝanĝarojn nune elektitajn en la Ŝanĝaro Listo kiuj estas ankoraŭ malfermitaj.

Montri informojn pri ŝanĝaroj

source:trunk/resources/images/help/internet.svg Lanĉu retumilon por malfermi la retpaĝojn sur la OSM-Servilo de ĉiu elektita ŝanĝaro por aldona informo.

Malfermi Ŝanĝaran Administrilon

source:trunk/resources/images/dialogs/changeset/changesetmanager.svg Malfermu la Ŝanĝaran Administrilon (en) kun elektitaj ŝanĝaroj elektitaj en la Ŝanĝara Administrilo kaj aŭtomate elŝutu la informojn de la nekompletaj ŝanĝaroj.

La Kunteksta Menuo

La Ŝanĝaro Listo provizas kuntekstan menuon. Uzu la norman muson aŭ klavarajn gestojn sur via platformo por lanĉi ĝin (ekz. dekstra klako en Vindozo).

La kunteksta menuo provizas la samajn butonojn kiel supre klarigitaj krom tiu por malfermi la ŝanĝaran administrilon.

Vidu ankaŭ


Reen al Fenestra Menuo
Reen al Redaktila Ilobreto
Reen al Flanka Strio
Reen al Ĉefa Helpo

Last modified 16 hours ago Last modified on 2025-03-04T05:49:44+01:00
Note: See TracWiki for help on using the wiki.