Lingvoj:
- dansk
- English
- Esperanto
- español
- français
- 日本語
- norsk bokmål
- Nederlands
- русский
- українська
Enhavtabelo
Ŝanĝaro
Nodoj, vojoj kaj rilatoj (en) kreitaj aŭ modifitaj en JOSM estas nur haveblaj loke krom se ili estas publikigitaj sur servilo por fari ilin utilaj por aliaj mapistoj. La procezo de publikigado de datumoj nomiĝas alŝuto.
Ĉar estas centoj da mapistoj kiuj publikigas siajn geodatumojn sur la OSM-servilo, estas grave spuri kiu publikigis kiajn datumojn en kia kunteksto.
Ŝanĝaroj simple grupigas kreadojn, modifojn kaj forigojn de datumoj - kun aldonaĵoj kiel comment
, created_by
, imagery_used
kaj pluraj aliaj (ĉi tiu informo estas stokita kiel simplaj etikedoj). Simile al alia vikia programaro, unu ŝanĝaro povas tuŝi unu objekton (unu litera ŝanĝo en la teksto), sed povas ankaŭ enhavi grandajn ŝanĝojn (forigoj de paragrafoj, parte aŭ tute reverkita teksto) kun la sola diferenco ke geinformacio estas redaktita anstataŭ teksto. Esplori la historion de unu litero estas same malfacila kiel kompari tekston ĉe difinita punkto en tempo. Ĉar la kompleta "teksto" en OSM estas 30-600GB granda, do uzantoj parolas pri historio ene de pluraj ŝanĝaroj kaj ne pri kompleta historio ĉiufoje.
Pli oportuna aliro estas paki grupon de rilataj objektoj kaj asigni al la pako komenton, ne al la individuaj objektoj. Tiel, se mapisto mapas sian najbarecon, li aŭ ŝi povas alŝuti pakon de nodoj kaj vojoj kaj asigni al ĝi komenton "mapita kaj reviziita kelkaj vojoj en urbo foo
".
En JOSM tia pako nomiĝas ŝanĝaro. ŝanĝaro estas kolekto de rilataj ŝanĝoj (novaj objektoj, modifoj de objektoj, aŭ forigoj de objektoj) aplikitaj al OSM-datumoj.
Ŝanĝaroj kaj alŝutoperacioj
Ŝanĝaro estas sendependa de individua alŝutoperacio.
Vi povas ruli plurajn alŝutojn (en) kun la sama ŝanĝaro. La ŝanĝaro tiam pakos la ŝanĝojn publikigitajn en ĉiuj alŝutoj. Mapisto eĉ povas haltigi JOSM, starti ĝin tagon poste kaj daŭrigi publikigi al la ŝanĝaro kiun li aŭ ŝi uzis tagon antaŭe, kondiĉe ke li aŭ ŝi ne fermis la ŝanĝaron.
Ecoj de ŝanĝaroj
Ŝanĝaro estas komence malfermita kaj ĝi restas malfermita ĝis ĝi estas fermita. JOSM-uzanto povas eksplicite fermi unu aŭ plurajn el siaj malfermitaj ŝanĝaroj. Se li ne fermas ilin, la OSM-servilo aŭtomate fermos malfermitajn ŝanĝarojn post tempolimo. Ŝanĝaro kiu ne estas malfermita nomiĝas fermita. Ĝi restas fermita por ĉiam kaj ne povas esti remalfermita.
Ŝanĝaro kiun vi malfermas estas posedata de vi. Neniu alia mapisto povas publikigi datumojn en ĉi tiu ŝanĝaro kaj vi ne povas alŝuti viajn datumojn en ŝanĝaroj de aliaj uzantoj.
Alŝutkomento kaj aliaj ŝanĝaraj etikedoj
Simile al nodoj, vojoj kaj rilatoj, eblas ornami ŝanĝarojn per etikedoj (en).
La plej grava kaj nura deviga etikedo estas la tiel nomata alŝutkomento. Kiam vi publikigas datumojn en JOSM, vi devas enigi alŝutkomenton kun almenaŭ tri signoj. Ĝi estas ĉi tiu komento kiu priskribas la publikigitajn datumojn por aliaj mapistoj.
Altnivelaj Preferoj
Vi povas agordi la altnivelan preferon (en) upload.comment.max-age
al 0
se vi ne volas ricevi antaŭplenigitan komenton-tekstan kampon. Vi ankoraŭ povas elekti antaŭan komenton el la falmenua skatolo.
Vidu ankaŭ
- Alŝuti datumojn (en) - Detaligita artikolo pri alŝutprocezo
- Konflikto (en) - klarigas la konfliktojn, kial ili okazas, kiel ili estas detektitaj kaj kiel vi povas solvi ilin
Fermi Ŝanĝaron (en)
Ŝanĝarlisto-Dialogo
Ŝanĝaradministrilo (en)
- Ŝanĝarinformo-Dialogo (en)
- Bonaj Ŝanĝaraj Komentoj paĝo en OSM-vikio
Reen al Ĉefa Helpo