wiki:Eo:Help/Dialog/SelectionList

Ĉi tiu paĝo bezonas iom da relaboro. La superrigardo en la unua parto bezonas integriĝon al la cetero.

Elekta Panelo

source:trunk/resources/images/dialogs/selectionlist.svg klavara fulmoklavo: Shift+Alt+T — unu el la JOSM-paneloj

Ĉi tiu panelo montras la nune elektitajn objektojn (nodojn, vojojn, fermitajn vojojn kaj rilatojn).

Elekto

Subelekto

Elementoj en elekto povas esti "elektitaj" denove (subelektitaj)

  • Musklako por subelekti ununuran objekton
  • Teni Ctrl
    • por subelekti pli ol unu objekton
    • por forigi subelekton de objektoj

Ununura nodo Spielemax subelektita en la ekrano sube

screenshot

Kunteksta Menuo

Ikono Nomo Priskribo kaj notoj
source:trunk/resources/images/dialogs/autoscale/selection.svg Zomi al elekto Zomi la Mapo-vidon tiel, ke nur datumoj, kiuj estas nune elektitaj, estas en vido.
source:trunk/resources/images/dialogs/autoscale/selection.svg Zomi al elektitaj elementoj Zomi la Mapo-vidon tiel, ke nur datumoj, kiuj estas nune elektitaj en la panelo, estas en vido. Zomi al subelekto

Elementoj sube validas nur por rilatoj:

Ikono Nomo Priskribo kaj notoj
source:trunk/resources/images/dialogs/edit.svg Redakti Malfermas rilaton en rilata redaktilo.
source:trunk/resources/images/dialogs/delete.svg Forigi Forigas la rilaton.
source:trunk/resources/images/dialogs/relationlist.svg Elekti en rilata listo Elektas la rilaton en la rilata panelo
source:trunk/resources/images/dialogs/select.svg Elekti rilaton Elektas la rilaton en la ĉefa mapa elekto.
source:trunk/resources/images/dialogs/select.svg Elekti rilaton (aldoni) Aldonas la rilaton al la ĉefa mapa elekto.
source:trunk/resources/images/selectall.svg Elekti membrojn Elektas ĉiujn membrojn de la rilato en ĉefa mapa elekto.
source:trunk/resources/images/selectall.svg Elekti membrojn (aldoni) Aldonas ĉiujn membrojn de la rilato al la ĉefa mapa elekto.
source:trunk/resources/images/dialogs/downloadincomplete.svg Elŝuti membrojn Elŝutas ĉiujn membrojn de la elektita rilato, krom novaj rilatoj.
source:trunk/resources/images/dialogs/relation/downloadincompleteselected.svg Elŝuti nekompletajn membrojn Elŝutas ĉiujn nekompletajn membrojn de la rilato.
source:trunk/resources/images/help/internet.svg Malfermi/Vidi "ligilon"
Serĉi sur ...
(Tag2Link)
Nedevigaj elementoj por malfermi retejojn, kiuj respondas al la etikedoj de elektitaj objektoj en la panelo,
kiel website, urlwikidata, en la ekstera retumilo

Nomo

  • source:trunk/resources/images/data/node.svgNodoj estas montrataj kun iliaj nomoj (same kiel ilia OSM-ID) kaj ilia pozicio en krampoj.
  • source:trunk/resources/images/data/way.svg Vojoj kaj source:trunk/resources/images/data/closedway.svg fermitaj vojoj estas montrataj kun iliaj nomoj kaj se ne ekzistas nom-etikedoj kun ilia ĉefa etikedo (ekz. vojo, teruzo, fervojo ...). Se JOSM ne povas interpreti iun ajn etikedon, la OSM-IDoj estas montrataj. La nombroj de nodoj, kiujn la vojoj konsistas, estas ĉiam montrataj en krampoj.
  • source:trunk/resources/images/data/relation.svg Rilatoj estas montrataj kun ilia tipo kaj en krampoj la nomo kaj la nombro de membroj.

Panelaj Butonoj

Elekti

source:trunk/resources/images/dialogs/select.svg Elekti elektas la objektojn, kiuj estas nune elektitaj en la elekta panelo.

Malgranda triangulo en Elekti-butono

Kun la malgranda triangulo source:trunk/resources/images/svpDown.svg butono ene de la source:trunk/resources/images/dialogs/select.svg Elekti butono vi povas restarigi antaŭajn elektojn el falmenuo:

Objektoj, kiuj estis filtrataj (per filtriloj), estos montrataj kiel "Neelektitaj nun".

Serĉi

source:trunk/resources/images/dialogs/search.svg Serĉi funkcio: ĝi permesas tre sofistikan serĉon.

Malgranda triangulo en Serĉi-butono

Kiel Elekti la malgranda triangulo source:trunk/resources/images/svpDown.svg butono ene de la source:trunk/resources/images/dialogs/search.svg Serĉi butono ankaŭ ofertas falmenuan liston de antaŭaj serĉoj.

Historio

source:trunk/resources/images/dialogs/history.svg Historio - malfermas la Historia Foliumilo. Por ĉiu elektita objekto aparta fenestro malfermiĝos.

Preferoj

Estas kelkaj (progresintaj) agordoj haveblaj por influi la montritan informon pri objektoj en la listo. Dum la unuaj tri povas esti trovitaj sub Montri, la kvara nur aperos tie en Eksperta reĝimo kaj la lasta neniam. Ĉiuj povas esti ŝanĝitaj en la progresintaj preferoj:

  • osm-primitives.showid: agordita al true/false por montri/kaŝi la OSM-id de la objekto en la listo
  • osm-primitives.showcoor: agordita al true/false por montri/kaŝi la koordinatojn de la objekto en la listo
  • osm-primitives.showversion: agordita al true/false por montri/kaŝi la version de la objekto en la listo
  • osm-primitives.localize-name: agordita al true por montri la lokaligitan nomon de la objekto, se responda etikedo estas ĉeestanta (nur en eksperta reĝimo).
  • osm-primitives.showid.new-primitives: agordita al true por montri la internan negativan OSM-id de novaj objektoj en la listo, anstataŭ nulo (0) por ĉiuj (nur en eksperta reĝimo).

Opcio por ne ordigi la objektojn laŭ objekta tipo kaj id

  • selection.no_sort: agordita al true por montri la veran ordon de elekto.

Vidu ankaŭ


Reen al Fenestroj-menuo
Reen al Flanka strio
Reen al Ĉefa Menuo
Reen al Ĉefa Helpo

Last modified 5 weeks ago Last modified on 2025-03-06T14:56:19+01:00
Note: See TracWiki for help on using the wiki.