wiki:Eo:Help/Dialog/MapPaint

Panelo de Mapaj Stiloj

source:trunk/resources/images/dialogs/mapstyle.svg Klavara kombinaĵo: Alt+Shift+M — unu el la JOSM paneloj

Ĝi prezentas liston de mapaj stiloj.

Listo de Haveblaj Mapaj Stiloj

source:trunk/resources/images/dialogs/mappaintpreference.svg Lanĉu la preferojn dialogon kaj malfermu la registron por Mapaj Stilaj Agordoj (en) - ĉi tiu dialogo havas liston de stiloj, kiujn vi povas elekti. Krome vi povas aldoni kaj forigi stilojn el via listo.

Agordoj de Individua Stilo

Vidu Stilaj Agordoj

Kontrolaj Elementoj

Aktivigi

source:trunk/resources/images/apply.svg Ŝaltu aŭ malŝaltu elektitajn stilojn. Ankaŭ eblas per klako sur la markobutonon antaŭ ĉiu enskribo. La unua enskribo (Drata Kadro) estas speciala, ĝi ne povas kombiniĝi kun alia stilo kaj ĝi ne povas esti movita supren aŭ malsupren aŭ forigita el la listo.

Supren / Malsupren

source:trunk/resources/images/dialogs/up.svg / source:trunk/resources/images/dialogs/down.svg Movu la elektitajn enskribojn supren aŭ malsupren. Stilaj fontoj estas aplikitaj de supre suben, do malsupraj enskriboj povas anstataŭi suprajn enskribojn.

Dekstra Klako Menuo

Dekstra klako sur iu ajn enskribo por pliaj opcioj

Reŝargi el Dosiero

source:trunk/resources/images/dialogs/refresh.svg Nur funkcias por stilaj fontoj, kiuj estas konservitaj loke. Reŝargas la stilon kaj ĝisdatigas la mapan areon. Defaŭlte lokaj mapaj stiloj reŝarĝas aŭtomate kiam vi konservas ŝanĝojn en la dosiero.

Konservi kiel…

source:trunk/resources/images/copy.svg Konservu kopion de la stilo al dosiero. La kopio estos aldonita al la listo de stiloj. Vi povas malfermi la dosieron en tekstoredaktilo kaj fari iujn ŝanĝojn.

Informo

source:trunk/resources/images/info.svg La informa dialogo havas 4 langetojn:

info
Ĝenerala informo pri la stila fonto (Titolo, URL, ...)
Eraroj
Se estas gravaj eraroj dum ŝargado de la stilo (ekz. sintaksaj eraroj), vi povas inspekti la eraran protokolon en ĉi tiu langeto. Stilaj fontoj, kiuj havas erarojn, estas markitaj per malgranda source:trunk/resources/images/misc/error.svg-signo en la ĉefa vido.
Avertoj
Se estas malgravaj eraroj dum ŝargado de la stilo (ekz. mankantaj ikonoj), vi povas inspekti la averto-protokolon en ĉi tiu langeto. Stilaj fontoj, kiuj havas avertojn, estas markitaj per malgranda source:trunk/resources/images/warning-small.svg-signo en la ĉefa vido.
Fonto
Ĉi tie vi povas rapide rigardi la fontkodon de la stilo. Ĝi estas nurlega, sed vi povas kopii tekston al viaj propraj stiloj.

Senerarigi Mapajn Stilojn

Estas eksperimenta trajto por senerarigi la stilan generan procezon. Elektu unu objekton kaj en la Vida menuo klaku "Advanced Info" (aŭ uzu Ctrl+I). Poste elektu la langeton de mapa stilo. Notu, ke la eligo eble ne estas 100% kompleta, ekz. iuj ecoj de la generitaj stiloj ne estas montritaj.


Reen al Fenestra menuo
Reen al Flanka strio
Reen al Ĉefa Menuo
Reen al Ĉefa Helpo

Last modified 12 hours ago Last modified on 2025-03-04T17:26:50+01:00
Note: See TracWiki for help on using the wiki.