Lingvoj:
Iloj > Dividi Vojon
Klavara kombinaĵo:
P
Dividi vojon ĉe la elektitaj nodoj.
La vojo estas dividita ĉe la elektitaj
nodoj en sinsekvajn vojojn, kiuj ĉiuj estos elektitaj poste.
- Se ĉiuj nodoj estas nur parto de unu vojo, tiam vi nur bezonas elekti la nodojn antaŭ ol uzi Dividi Vojon.
- Se ĉiuj nodoj estas dividitaj de du aŭ pli vojoj, tiam vi bezonas elekti kaj la nodojn kaj la vojon, kiun vi volas dividi.
- Por dividi
fermitan vojon, almenaŭ du nodoj devas esti elektitaj.
Dividi Vojon rezultigos almenaŭ du vojojn, alie montriĝos sciiga mesaĝo (vidu sube).
Detala ekzemplo
Se vi elektas nur unu nodon, tiam la vojo estos dividita en du vojojn.
Se vi elektas du nodojn, la vojo estos dividita en tri vojojn, ktp.
Se la originala enhavis unu aŭ pli partojn, kiuj ne estis atingeblaj de iu ajn nodo, ili formas ekstran novan vojon.
Se ne ekzistas nodo ĉe la punkto, kie vi volas dividi la vojon, tiam vi povas unue aldoni nodon uzante la Desegni nodreĝimon.
Sciigoj
Se la elekto ne kongruas kun la bezonoj de Dividi Vojon, sekvaj sciigaj mesaĝoj montriĝos, se:
- ĉiuj elektitaj nodoj estas dividitaj nodoj de multaj vojoj:
Estas pli ol unu vojo uzanta la nodon, kiun vi elektis. Bonvolu elekti ankaŭ la vojon.
- ĉiuj elektitaj nodoj ne estas parto de la sama vojo:
aŭ - la elektita vojo ne enhavas ĉiujn elektitajn nodojn:
La elektitaj nodoj ne dividas la saman vojon
- ĉiuj elektitaj nodoj estas nur finaj nodoj:
La vojo ne povas esti dividita ĉe la elektitaj nodoj (Sugesto: Elektu nodojn en la mezo de la vojo.)
- nur unu nodo de fermita vojo estas elektita:
Vi devas elekti du aŭ pli nodojn por dividi cirklan vojon.
Uzante malnovan objektan ID
Ekde r8886, kiam dividante vojon, JOSM uzos la ekzistantan ID de la vojo por la plej longa nova segmento (plej longa signifas kun la plej multaj nodoj). Tiel la plej longa parto konservos la objektan historion kaj estas pli facile kompreni, se iu nur dividas mallongan parton de longa vojo. Se eksperta reĝimo estas aktivigita, aperas ŝprucfenestro, kie vi povas elekti, kiu segmento devus uzi la malnovan objektan ID. La elektita segmento estas krome emfazita en Mapview, defaŭlte la plej longa segmento estas jam elektita en ĉi tiu fenestro.
Altnivelaj Preferoj
Propraĵo | Defaŭlto | Priskribo |
---|---|---|
message.way.split.segment-selection-dialog | true | Agordita al false ne montros la redoni ID-dialogon plu. La Ne montri denove … opcioj en la dialogo povas agordi ĝin al false .
|
Vidu ankaŭ
Reen al Iloj Menuo
Reen al Ĉefa Menuo
Reen al Ĉefa Helpo