Lingvoj:
- Deutsch
- English
- Esperanto
- français
- norsk bokmål
Enhavotabelo
Divida Reĝimo
Klavara kombinaĵo:
T
— estas unu el la laboraj reĝimoj
Dividu vojon per klako.
La reĝimo helpas kun dividi vojojn, simila al la Dividu Vojo ago.
Kiam ĉi tiu reĝimo estas elektita, klako sur vojo dividos ĝin ĉe la klakita loko. Kiam ekzistanta vojonodo estas klakita, la vojo estos dividita ĉe ĉi tiu nodo, alie nova nodo estos kreita.
Se pli ol unu vojo estas trovita kiel ebla celo, dialogo kun listo de vojoj por elekti estas prezentita. Kiam unu el la eblaj celvojoj estas nune elektita, la elektita vojo estos aŭtomate elektita.
Vojoj kiuj estas malaktivigitaj de filtrilo estas ignoritaj kaj ne estos dividitaj.
Nur ne-fermitaj vojoj povas nuntempe esti dividitaj per ĉi tiu reĝimo, fermitaj vojoj ankoraŭ ne estas subtenataj.
Altnivelaj Preferoj
Propraĵo | Defaŭlto | Priskribo |
---|---|---|
split-mode.ignore-disabled-ways | true | Ignoru vojojn kiuj estas malaktivigitaj de filtrilo |
split-mode.prefer-selected-ways | true | Aŭtomate preferu elektitajn vojojn kiam estas multoblaj eblaj celoj |
Vidu ankaŭ
Reen al Reĝima menuo
Reen al Ĉefa Helpo