Lingvoj:
Iloj > Kombini Vojojn
Enhavtabelo
Klavara kombinaĵo:
C
Kombini plurajn elektitajn vojojn en unu.
- La ordo de elekto gravas, ĉar la restanta vojo konservos la objektan identigilon kaj objektan historion de la unue elektita vojo kun pozitiva identigilo.
- La vojoj devas esti konektitaj per siaj finaj nodoj kaj devas formi ununuran ĉenon, alie JOSM montros sciigon (vidu sube) kaj rifuzos la agon.
- Ĉiuj etikedoj kun nur unu valoro kaj ĉiuj membrecoj en rilatoj de ĉiuj vojoj estos aldonitaj, kaj la Etikedoj/Membrecoj Konflikta Dialogo malfermiĝos se necesas manaj decidoj. En normala uzanta reĝimo ĝi ankaŭ avertos antaŭ ol aldoni iun ajn etikedon aŭ membrecon, kiun la vojoj ne havas komune.
Sciigo
Se la elektitaj vojoj ne estas konektitaj per siaj finaj nodoj kaj/aŭ ne formas ununuran ĉenon, sciigo estas prezentita kun jena enhavo:
Ne eblis kombini vojojn (Ili ne povis esti kunfanditaj en ununuran ĉenon de nodoj)
Kombini Konfirmo
Noto: Jenaj avertoj ne estas prezentitaj en Sperta Reĝimo.
Etikedo
Se estas ia diferenco en etikedoj aŭ konfliktaj etikedaj kombinaĵoj, JOSM prezentas jenan averton kaj petas konfirmon.
La averto listigas ĉiun konfliktantan ŝlosilon kun ĝiaj valoroj en krampoj kaj ofertas du eblojn por kaŝi ĉi tiun averton en la estonteco. Elekti "Ne" nuligos la tutan agon.
Rilato
Se estas ia diferenco en membrecoj aŭ roloj en rilatoj, JOSM prezentas jenan averton kaj petas konfirmon.
La averto listigas ĉiun rilatan rilaton kun ĝia nomo, la nombro de membroj kaj se ĝi ne estas tute elŝutita en krampoj kaj ofertas du eblojn por kaŝi ĉi tiun averton en la estonteco. Elekti "Ne" nuligos la tutan agon.
Etikedoj direction
Konflikta Dialogo
Kiam vojoj estas kombinitaj kaj unu el ili devas ŝanĝi direkton, se en ĉi tiu vojo estas infanaj nodoj kun halto, cedvojo aŭ trafiksignaloj (kun ŝlosiloj *:direction
): JOSM prezentas mesaĝon kaj sugestas adapti la valoron antaŭen/malantaŭen
(ekde r17289).
Etikedoj/Membrecoj Konflikta Dialogo
Se estas ia konflikta etikedvaloro, membreco aŭ rolo kie JOSM ne povas trovi solvon, la Etikedoj/Membrecoj Konflikta Dialogo malfermiĝos por solvi la konflikton mane.
La dialogo estas dividita en du partoj, kie la supra parto estas por etikedoj kaj la malsupra parto estas por membrecoj kaj roloj.
Etikedoj
Filtrilo
Supre estas du markobutonoj por filtri la etikedojn:
- Montri nur etikedojn kun konflikto estas markita defaŭlte por montri nur la etikedojn ne komunajn. Malmarki malkaŝos ĉiujn etikedojn.
- Montri nur etikedojn kun multoblaj valoroj' montras nur la etikedojn kun konfliktoj en valoroj
Fona Koloro
Aldone, la fona koloro indikas la konfliktojn:
blanka - komuna etikedo (neniu konflikto)
verda - unuopa valora konflikto
ruĝa - multoblaj valoroj konflikto
Valora Kolumno
Per la falmenuaĵoj en la valora kolumno vi povas solvi la konfliktojn kaj forigi etikedojn. La ebloj estas:
- ĉiuj unuopaj valoroj de la malsamaj objektoj
- neniu - la etikedo estos forigita
- ĉiuj - ĉiuj valoroj estas uzataj por ŝlosilo, apartigitaj per punktokomo
Se la ŝlosilo reprezentas kvanton kiel capacity=*
aŭ step_count=*
, estas unu plia eblo:
- sumo - sumigas ĉiujn nombrajn valorojn de la elektitaj objektoj
Membrecoj kaj Rolo
Membrecoj
Per la du kolumnoj plej dekstre, Konservi kaj Forigi, la decido pri la membreco povas esti farita.
Fona Koloro
La fonaj koloroj estas:
griza - forigi membrecon, forigi objekton el rilato
verda - konservi membrecon
ruĝa - nedecidita, bezonas esti agordita mane
Rolo
Roloj povas esti ŝanĝitaj per redaktado de la enskribo en la rola kolumno aŭ per la Rolo teksta skatolo sub la membreca listo.
Etikeditaj Rilatoj
Sur la malsupra linio estas markobutono Etikedi modifitajn rilatojn per kaj teksta skatolo por Ŝlosilo kaj Valoro por aldoni etikedon al ĉiuj modifitaj rilatoj per marki la butonon kaj enigi ŝlosilo-valoro kombinaĵon.
Vidu ankaŭ
Reen al Menuo Iloj
Reen al Ĉefa Menuo
Reen al Ĉefa Helpo