Paĝo bezonas relaboron kaj pli bonan strukturon. Kelkaj ekrankopioj estas malnovaj.
Lingvoj:
- English
- Esperanto
- español
- français
- 日本語
- norsk bokmål
- Nederlands
- русский
- українська
Preferoj > OSM Servilo
Enhavtabelo
Konektaj Agordoj por la OSM servilo
Elŝuti kaj alŝuti al la defaŭlta servilo
Plejmultaj JOSM-uzantoj volas interŝanĝi geodatumojn kun la norma OSM-servilo mastrumata de la OSM-komunumo.
Marku la respektivan markobutonon por elŝuti kaj alŝuti al la norma servilo (vidu la supran ekrankopion). Ĉi tio estas la defaŭlta agordo.
Progresinta opcio: Elŝuti kaj alŝuti al propra servilo
Kelkaj JOSM-uzantoj bezonas agordi la API-URL de OSM-servilo ĉar ili laboras kun propra servilo:
- Kelkaj uzantoj laboras kun lokaj instalaĵoj de la OSM-servilo
- Kelkaj uzantoj laboras kun evoluo kaj testaj ekzempleroj de la OSM-servilo (ekzemple kun https://api06.dev.openstreetmap.org).
Por uzi propran URL:
- Forigu la markon en la markobutono por la norma API-URL (vidu la supran ekrankopion)
- Enigu la API-URL
Klaku Validigi por testi ĉu OSM API-servilo estas havebla ĉe la donita URL. Se jes, JOSM montros la ikonon dekstre de la eniga kampo por la API-URL. Se la URL ne estas valida, JOSM montros la ikonon
.
Aŭtentiko
Labori anonime aŭ kun OSM-konto
Vi ne bezonas identigi kaj aŭtentiki vin mem kondiĉe ke vi nek alŝutas datumojn al la OSM-servilo nek elŝutas datumojn por kiuj vi devas unue aŭtentiki.
Se vi laboras anonime, vi rajtas
- elŝuti geodatumojn de la OSM-servilo kaj konservi ilin en loka dosiero
- elŝuti publikajn GPS-spurojn de la OSM-servilo
- ŝargi geodatumojn de dosiero, redakti ilin kaj konservi ilin reen en dosieron
Tamen, vi ne povas
- alŝuti geodatumojn al la OSM-servilo. Vi ankaŭ ne povas krei, ĝisdatigi aŭ fermi ŝanĝarojn.
- elŝuti viajn privatajn GPS-spurojn
Vi estas rekomendita krei OSM-uzantkonton. Per uzi ĉi tiun formon vi povas elekti OSM-uzantnomon kaj OSM-pasvorton, ambaŭ el kiuj vi uzos sube.
Baza aŭtentiko
Baza aŭtentiko estas la baza mekanismo por aŭtentiki vin ĉe la OSM-servilo.
Jen ekrankopio de la prefera panelo por baza aŭtentiko:
Por uzi Baza Aŭtentiko
- Iru al la registro OSM Servilo en Preferoj
- Elektu la aŭtentikan metodon Baza aŭtentiko
- Enigu vian OSM-uzantnomon kaj vian OSM-pasvorton
OAuth 2.0-bazita aŭtentiko
OAuth 2.0 estas malferma protokolo por permesi sekuran API-aŭtorizon en simpla kaj norma metodo de labortablaj kaj retaj aplikoj. La OSM-servilo subtenas OAuth 2.0 krom baza aŭtentiko.
OAuth havas du ĉefajn avantaĝojn kompare al baza aŭtentiko:
- Via OSM-pasvorto ne devas esti konservita en klara teksto en la JOSM-prefera dosiero.
- Via OSM-pasvorto devas esti transdonita ĉifrita nur unufoje tra la Interreto, kontraste al baza aŭtentiko kie via OSM-pasvorto estas transdonita neĉifrita kiel parto de ĉiu peto sendita de JOSM al la OSM-servilo.
OAuth 2.0 uzas Foran Regadon por ricevi la ĵeton de la OAuth-servilo. Se Fora Regado estas malŝaltita en preferoj (defaŭlta agordo), ĝi estas provizore ŝaltita por ricevi la ĵeton kaj poste malŝaltita denove. Noto: Se vi havas problemojn aŭtentiki, vi povas malŝalti foran regadon en aliaj kurantaj ekzempleroj de JOSM kaj malŝalti poste reŝalti ĝin en la JOSM-ekzemplero kiun vi provas aŭtentiki.
Post inicialigo, la alirĵeto estas reprezentita per la sekvaj opcioj:
- Malmarku la markobutonon Konservi en preferoj se vi ne volas konservi la Alirĵeton en la JOSM-preferoj. Se vi ne konservas ĝin, la Alirĵeto estos perdita kiam vi fermos JOSM. Se vi poste restartigos JOSM, vi devos ricevi novan Alirĵeton por labori kun OAuth-bazita aŭtentiko denove.
- Klaku Testi Alirĵeton por sendi testan peton kun la ĵeto al la OSM-servilo. JOSM analizos ĉu ĉi tiu ĵeto estas rajtigita aliri la OSM-servilon.
- Klaku Forigi ĵeton por forigi la nunan ĵeton. La butono
Aŭtorigi nun
reapariros. - Elektu la markobutonon "Montri Progresintajn OAuth-Parametrojn" por montri la progresintajn OAuth-parametrojn.
Novaj OSM-kontaj mesaĝoj kaj maksimuma aĝo de fermitaj OSM-notoj
Novaj OSM-kontaj mesaĝoj
JOSM, defaŭlte, periode kontrolas ĉu estas nelegitaj OSM-kontaj mesaĝoj. Malmarkante Periode kontroli ĉu estas novaj mesaĝoj malŝaltos la kontrolon (progresinta prefero: message.notifier.enabled
). Sub la markobutono la intervalo en minutoj povas esti agordita (progresinta prefero: message.notifier.interval
). La defaŭlta valoro estas 5
minutoj.
Maksimuma aĝo de fermitaj OSM-notoj
La maksimuma aĝo en tagoj de fermitaj OSM-notoj povas esti agordita (progresinta prefero: osm.notes.daysClosed
). La defaŭlta valoro estas 7
tagoj. Vidu Progresintajn preferojn por notoj por detaloj.
Overpass-servilo
(Eksperta reĝimo nur)
Agordi la Overpass API-ekzempleron uzatan por elŝuti OSM-datumojn (ekzemple en Elŝuti de Overpass API) (progresinta prefero: download.overpass.server
). Vidu por listo de serviloj.
Kun markita Uzi Overpass-servilon por objekto-elŝutoj la Overpass-servilo estas uzata por ĉiuj agoj kiuj petas elŝuti specifitajn objektojn kiel Elŝuti Objekton, Elŝuti patrajn vojojn/rilatojn … aŭ elŝuti (nekompletajn) membrojn de rilatoj (progresinta prefero: download.overpass.for-multi-fetch
).
Reen al Preferoj
Reen al Redakti Menuon
Reen al Ĉefa Menuo
Reen al Ĉefa Helpo