[[TranslatedPages(revision=56, outdated=Paĝo bezonas relaboron kaj pli bonan strukturon. Kelkaj ekrankopioj estas malnovaj.)]] = Preferoj > OSM Servilo = [[PageOutline(2-4,Enhavtabelo)]] [[JOSMImage(preferences/connection,48,link=,middle,margin-right=20)]] Konektaj Agordoj por la OSM servilo == Elŝuti kaj alŝuti al la defaŭlta servilo ==#ApiUrl [[Image(Help/Preferences/Connection:use-default-api-url.png,link=)]] Plejmultaj JOSM-uzantoj volas interŝanĝi geodatumojn kun la norma OSM-servilo mastrumata de la OSM-komunumo. Marku la respektivan markobutonon por elŝuti kaj alŝuti al la norma servilo (vidu la supran ekrankopion). Ĉi tio estas la defaŭlta agordo. == Progresinta opcio: Elŝuti kaj alŝuti al propra servilo == Kelkaj JOSM-uzantoj bezonas agordi la API-URL de OSM-servilo ĉar ili laboras kun propra servilo: * Kelkaj uzantoj laboras kun lokaj instalaĵoj de la OSM-servilo * Kelkaj uzantoj laboras kun evoluo kaj testaj ekzempleroj de la OSM-servilo (ekzemple kun [https://api06.dev.openstreetmap.org]). [[Image(Help/Preferences/Connection:use-custom-api-url.png,link=)]] Por uzi propran URL: 1. Forigu la markon en la markobutono por la norma API-URL (vidu la supran ekrankopion) 1. Enigu la API-URL Klaku **Validigi** por testi ĉu OSM API-servilo estas havebla ĉe la donita URL. Se jes, JOSM montros la ikonon [[JOSMImage(misc/green_check)]] dekstre de la eniga kampo por la API-URL. Se la URL ne estas valida, JOSM montros la ikonon [[JOSMImage(warning-small)]]. == Aŭtentiko ==#Authentication === Labori anonime aŭ kun OSM-konto === Vi ne bezonas identigi kaj aŭtentiki vin mem kondiĉe ke vi nek alŝutas datumojn al la OSM-servilo nek elŝutas datumojn por kiuj vi devas unue aŭtentiki. Se vi laboras **anonime**, vi rajtas * elŝuti geodatumojn de la OSM-servilo kaj konservi ilin en loka dosiero * elŝuti publikajn GPS-spurojn de la OSM-servilo * ŝargi geodatumojn de dosiero, redakti ilin kaj konservi ilin reen en dosieron Tamen, vi ne povas * alŝuti geodatumojn al la OSM-servilo. Vi ankaŭ ne povas krei, ĝisdatigi aŭ fermi ŝanĝarojn. * elŝuti viajn privatajn GPS-spurojn Vi estas rekomendita [osmwww:user/new?referer=%2F krei OSM-uzantkonton]. Per uzi [osmwww:user/new?referer=%2F ĉi tiun formon] vi povas elekti **OSM-uzantnomon** kaj **OSM-pasvorton**, ambaŭ el kiuj vi uzos sube. === Baza aŭtentiko === Baza aŭtentiko estas la baza mekanismo por aŭtentiki vin ĉe la OSM-servilo. Jen ekrankopio de la prefera panelo por baza aŭtentiko: [[Image(Help/Preferences/Connection:basic-authentication.2.png,link=)]] Por uzi Baza Aŭtentiko 1. Iru al la registro **OSM Servilo** en Preferoj 1. Elektu la aŭtentikan metodon **Baza aŭtentiko** 1. Enigu vian OSM-uzantnomon kaj vian OSM-pasvorton === OAuth 2.0-bazita aŭtentiko ===#oauth2 [https://oauth.net/2 OAuth 2.0] estas malferma protokolo por permesi sekuran API-aŭtorizon en simpla kaj norma metodo de labortablaj kaj retaj aplikoj. La OSM-servilo subtenas OAuth 2.0 krom baza aŭtentiko. OAuth havas du ĉefajn avantaĝojn kompare al baza aŭtentiko: 1. Via OSM-pasvorto ne devas esti konservita en klara teksto en la JOSM-prefera dosiero. 1. Via OSM-pasvorto devas esti transdonita ĉifrita **nur unufoje** tra la Interreto, kontraste al baza aŭtentiko kie via OSM-pasvorto estas transdonita neĉifrita kiel parto de ĉiu peto sendita de JOSM al la OSM-servilo. OAuth 2.0 uzas [wikitr:/Help/Preferences/RemoteControl Foran Regadon] por ricevi la ĵeton de la OAuth-servilo. Se Fora Regado estas malŝaltita en preferoj (defaŭlta agordo), ĝi estas provizore ŝaltita por ricevi la ĵeton kaj poste malŝaltita denove. **Noto**: Se vi havas problemojn aŭtentiki, vi povas malŝalti foran regadon en aliaj kurantaj ekzempleroj de JOSM kaj malŝalti ''poste'' reŝalti ĝin en la JOSM-ekzemplero kiun vi provas aŭtentiki. Post inicialigo, la alirĵeto estas reprezentita per la sekvaj opcioj: [[Image(Help/Preferences/Connection:oauth-2-authentication.png,500,link=)]] * Malmarku la markobutonon **Konservi en preferoj** se vi ne volas konservi la Alirĵeton en la JOSM-preferoj. Se vi ne konservas ĝin, la Alirĵeto estos perdita kiam vi fermos JOSM. Se vi poste restartigos JOSM, vi devos ricevi novan Alirĵeton por labori kun OAuth-bazita aŭtentiko denove. * Klaku **Testi Alirĵeton** por sendi testan peton kun la ĵeto al la OSM-servilo. JOSM analizos ĉu ĉi tiu ĵeto estas rajtigita aliri la OSM-servilon. * Klaku **Forigi ĵeton** por forigi la nunan ĵeton. La butono `Aŭtorigi nun` reapariros. * Elektu la markobutonon "Montri Progresintajn OAuth-Parametrojn" por montri la [wikitr:/Help/Dialog/OAuthAuthorisationWizard#AdvancedOAuthparameters progresintajn OAuth-parametrojn]. == Novaj OSM-kontaj mesaĝoj kaj maksimuma aĝo de fermitaj OSM-notoj == === Novaj OSM-kontaj mesaĝoj === JOSM, defaŭlte, periode kontrolas ĉu estas nelegitaj OSM-kontaj mesaĝoj. Malmarkante ''**Periode kontroli ĉu estas novaj mesaĝoj**'' malŝaltos la kontrolon (''progresinta prefero'': `message.notifier.enabled`). Sub la markobutono la intervalo en minutoj povas esti agordita (''progresinta prefero'': `message.notifier.interval`). La defaŭlta valoro estas `5` minutoj. === Maksimuma aĝo de fermitaj OSM-notoj ===#OSMNotes La maksimuma aĝo en tagoj de fermitaj [wikitr:/Help/Dialog/Notes OSM-notoj] povas esti agordita (''progresinta prefero'': `osm.notes.daysClosed`). La defaŭlta valoro estas `7` tagoj. Vidu [wikitr:/Help/Dialog/Notes#AdvancedPreferences Progresintajn preferojn por notoj] por detaloj. == Overpass-servilo ==#OverpassServer ''**([wikitr:/Help/ExpertMode Eksperta reĝimo] nur)**'' \\ Agordi la Overpass API-ekzempleron uzatan por elŝuti OSM-datumojn (ekzemple en [wikitr:/Help/Action/Download#DownloadfromOverpassAPI Elŝuti de Overpass API]) (''progresinta prefero'': `download.overpass.server`). Vidu [osmwiki:Overpass_API#Public_Overpass_API_instances por listo de serviloj]. \\ Kun markita ''**Uzi Overpass-servilon por objekto-elŝutoj**'' la Overpass-servilo estas uzata por ĉiuj agoj kiuj petas elŝuti specifitajn objektojn kiel [wikitr:/Help/Action/DownloadObject Elŝuti Objekton], [wikitr:/Help/Action/DownloadParentWaysAndRelation Elŝuti patrajn vojojn/rilatojn …] aŭ elŝuti (nekompletajn) membrojn de rilatoj (''progresinta prefero'': `download.overpass.for-multi-fetch`). ---- Reen al [wikitr:/Help/Action/Preferences Preferoj] \\ Reen al [wikitr:/Help/Menu/Edit Redakti Menuon] \\ Reen al [wikitr:/Help/Menu Ĉefa Menuo] \\ Reen al [wikitr:/Help Ĉefa Helpo]