Lingvoj:
- dansk
- Deutsch
- English
- Esperanto
- español
- français
- 日本語
- norsk bokmål
- Nederlands
- русский
- українська
Dosiero > Elŝuti Objekton
Klavara kombinaĵo:
Ctrl+Shift+O
Ŝarĝu unu aŭ plurajn OSM-objektojn ( nodo,
vojo aŭ
rilato) de la OSM API-servilo aŭ en la nuna datumtavolo aŭ en nova datumtavolo. La elŝutitaj datumoj enhavos la vojnodojn por vojoj kaj laŭvole iujn referantojn (vojojn aŭ rilatojn kiuj referencas la elŝutitan objekton).
Noto: Nur la referantoj de la elŝutita objekto mem estas elŝutitaj, ne la referantoj por iuj el ĝiaj infanoj (vojnodoj).
Vi povas elekti la tipon de objektoj ( nodo,
vojo,
rilato aŭ miksitaj) por elŝuti kaj enigi ilian ID-on. Klako sur Elŝuti objekton komencas la elŝuton.
Pluraj objektoj
- Uzu komon apartigitan liston por pluraj objektoj de la sama tipo se la tipo jam estas specifita en la falmenuo supre, ekz.
1,2,3
- Uzu komon apartigitan liston kun la unua litero de la tipo por miksitaj objektoj, ekz.
w123,n68,n211,r7
. - Uzu intervalojn, kiel
w10-20
Markobutonoj
- Vi povas elekti ĉu iuj referantoj (patraj rilatoj kaj vojoj) estu elŝutitaj:
- se Elŝuti referantojn estas elektita, iuj ajn referantaj objektoj estas elŝutitaj
- se Elŝuti referantojn ne estas elektita, neniuj referantoj estas elŝutitaj
- Vi povas elekti ĉu iuj rilataj membroj estu elŝutitaj:
- se Elŝuti rilatajn membrojn estas elektita, iuj ajn rilataj membroj estas elŝutitaj
- se Elŝuti rilatajn membrojn ne estas elektita, neniuj membroj estas elŝutitaj
- Vi povas kontroli ĉu la datumoj estas ŝarĝitaj en la nuna aŭ en nova tavolo:
- se Aparta tavolo estas elektita, la datumoj estas ŝarĝitaj en novan tavolon
- se Aparta tavolo ne estas elektita, la datumoj estas kunfanditaj en la nunan datumtavolon
Se neniu datumtavolo ekzistas, nova datumtavolo ĉiam estas kreita.
Datumfonto
La OSM API-servilo specifita en Konektaj Agordoj estas la datumfonto uzata ĉi tie.
Vidu ankaŭ
Elŝuti datumojn
Elŝuti patrajn vojojn kaj rilatojn
Elŝuti en nuna vido
continuosDownload Kromaĵo
Malfermi Lokon
Reen al Dosiero-menuo
Reen al Ĉefa Menuo
Reen al Ĉefa Helpo