wiki:Eo:Help/Action/PasteTags

Redakti > Alglui Etikedojn

source:trunk/resources/images/pastetags.svg Klavara kombinaĵo: Ctrl+Shift+V

Algluu la etikedojn (propraĵojn) de la enhavo de la tondujo al la nuna elekto.

  • Se la tondujo enhavas iujn JOSM-objektojn kopiitajn per Kopii (Ctrl+C), tiam la etikedoj de tiuj kopiitaj objektoj estos aldonitaj al la elektitaj objektoj.
  • Se la bufro enhavas tekston, ĝi estos analizita por trovi ŝlosil-valorajn parojn. (Ekde r5738)

En ambaŭ kazoj, se troviĝas valoraj konfliktoj, malfermiĝos Etikedo/Membreco konflikta dialogo por elekti la ĝustajn valorojn.

Tekstaj formatoj

Subtenataj tekstaj formatoj estas:

TAB-formato
ŝlosilo1<tab>valoro1<linia rompo>ŝlosilo2<tab>valoro2<linia rompo>
A=B-formato, kopiita per propraĵa tabelo
ŝlosilo1=valoro ŝlosilo2="longa valoro" etikedo3="hotelo \"Citaĵo\""
JSON-simila
{ "a":"1", "b":"2" }
Libera formato
a 1 b=2 c="saluton mondo"

Vidu etikedoj.txt por iuj pli kompleksaj ekzemploj.

Vidu ankaŭ


Reen al Redakta Menuo
Reen al Ĉefa Menuo
Reen al Ĉefa Helpo

Last modified 9 days ago Last modified on 2025-03-03T23:06:28+01:00
Note: See TracWiki for help on using the wiki.