Lingvoj:
Redakti > Alglui
Klavara kombinaĵo:
Ctrl+V
Algluu la enhavon de la tondujo,
ĉe la pozicio de la musmontrilo en la aktiva datumtavolo:
- ĉiuj nodoj kaj patraj objektoj konserviĝos kiel ili estis elektitaj (relativa pozicio konserviĝas)
- ligoj en la datumoj (node-way, way-relation kaj node-relation) respektiĝos nur se ili estis elektitaj; klonitaj objektoj havos (novajn) ligojn similajn al kopiitaj objektoj
Algluado de URL-oj
Kiam vi havas malfermitan osm datumtavolon kaj vi algluas URL-on, la objektoj aŭ dosiero de la URL estos elŝutitaj, defaŭlte al la nuna aktiva datumtavolo. Ĉi tio estas mallongigo por Malfermi Lokon kaj la antaŭe uzitaj nedevigaj agordoj respektiĝas.
Vidu ankaŭ
Alglui ĉe fonta pozicio - se vi volas alglui objekton ĉe ĝia fonta pozicio (ekz. de alia tavolo aŭ alia JOSM-a ekzemplo)
Kopii - uzata por kopii objektojn
Alglui Etikedojn - algluos nur etikedojn
Duobligi
Reen al Redakta Menuo
Reen al Ĉefa Helpo
Last modified
6 weeks ago
Last modified on 2025-03-03T22:53:00+01:00
Note:
See TracWiki
for help on using the wiki.