wiki:Eo:Help/ResetPreferences

Kiel restarigi preferojn

Se vi spertas certajn erarojn kaj strangajn kondutojn, eble tio estas kaŭzita de nekonsekvencoj en la programagordoj. Por restarigi ĉion, vi devas renomi aŭ forigi la preferan dosierujon. Tiel, JOSM kondutos kiel se vi ĵus instalus ĝin unuafoje. Notu, ke kvankam la dosiero preferences.xml enhavas la plejparton de la programagordoj, ekzistas aliaj dosieroj kiuj povus kaŭzi problemojn, kiel bilda kaŝmemoro, malbona kromaĵo, ktp.

Trovu la agordan dosierujon

Ĝi estas priskribita en la sekcio "JOSM prefero/datumo/kaŝmemoro dosierujoj" ĉe la prefera helpopaĝo.

Komandlinia opcio

La komandlinia opcio --reset-preferences restarigas la preferojn al defaŭlto.

Grafika interfaco

Vi ankaŭ povas restarigi la preferojn uzante la butonon "Pli..." en source:trunk/resources/images/preferences/advanced.svg progresintaj preferoj.


Reen al Preferoj-helpo
Reen al Preferoj-dialogo
Reen al Ĉefa Helpo

Last modified 6 weeks ago Last modified on 2025-03-04T23:11:51+01:00
Note: See TracWiki for help on using the wiki.