wiki:Eo:Help/Action/WireframeToggle

Vido > Dratkadra Vido

source:trunk/resources/images/dialogs/mappaint/wireframe_small.svg Fulmoklavo: Ctrl+W

En Dratkadra Vido, nodoj montriĝas kiel simplaj punktoj kaj ĉiuj vojoj havas la saman koloron (malsame al la pli detala defaŭlta vido de mappaint, kie nodoj montriĝas kiel ikono, ekz. preĝejo, necesejoj ktp., kaj vojoj estas koloritaj laŭ tipo, kaj areoj montriĝas kiel koloraj plenigaĵoj). Nodoj, kiuj estas parto de pli ol unu vojo, estas ankoraŭ pli grandaj, kaj nodoj kun etikedoj estas solidaj. Vojoj kun membreco en rilatoj montriĝas per triobla linio anstataŭ unuopa linio.

Ĝi permesas vidi la subajn bildojn sub la datumtavolo multe pli bone kaj desegni pli precize.

Altnivelaj Preferoj

Propraĵo Defaŭlto Priskribo
mappaint.wireframe.use-antialiasing false Se agordita al true, uzas antialiasing por pli bela (sed eble pli malrapida) bildigo
mappaint.wireframe.show-relation-outlines true Se agordita al false, vojoj, kiuj estas membroj de rilato, desegniĝas per unuopa linio anstataŭ triobla linio

Vidu ankaŭ


Reen al Menuo Vido
Reen al Ĉefa Helpo

Last modified 6 days ago Last modified on 2025-03-06T16:52:47+01:00
Note: See TracWiki for help on using the wiki.