Lingvoj:
Aŭdio menuo
Ĉi tiu menuo kontrolas la ludadon de aŭdia registraĵo, kiun vi eble faris por komplementi la GPS-spurojn kolektitajn dum enketado.
Se vi multe uzas aŭdian mapadon, vi verŝajne volos agordi la opcion Montri la Aŭdio-menuon sub Aŭdaj Agordoj por meti la butonojn por aŭdia ludado sur vian ilobreton en la kutima aranĝo de tiaj kontroloj.
Menueroj
Ikono | Nomo | Klavara mallongigo |
---|---|---|
| Ludi/Paŭzi | punkto
|
| Sekva Markilo | F8
|
| Antaŭa Markilo | F5
|
| Antaŭen | F7
|
| Malantaŭen | F6
|
| Pli Rapide | F9
|
| Pli Malrapide | F4
|
Krom ĉi tiuj kontroloj, vi povas salti rekte al punkto en la sona spuro rilata al pozicio sur la GPS-spuro per:
- treni la oran ludkapan sagon
proksime al spura punkto
- se vi ne vidas la oran ludkapan sagon
moviĝi laŭ la spuro dum vi ludas aŭdion, certigu, ke la opcio Montri vivan aŭdian spuron en
Aŭdaj Preferoj estas ŝaltita.
- se vi ne vidas la oran ludkapan sagon
- klaki sur aŭdian markilon
Vidu Aŭdia Mapado por teknikoj, kiujn vi povus adopti por efike uzi aŭdiajn registraĵojn.
Vidu ankaŭ
Aŭdaj Agordoj
Importi Aŭdion por krei aŭdian Markilan Tavolon.
Sinkronigi Aŭdion kun la GPS-spuro.
- Aŭdia Mapado
Reen al Ĉefa menuo
Reen al Ĉefa Helpo