wiki:Eo:Help/Action/Parallel

Paralela Reĝimo

source:trunk/resources/images/mapmode/parallel.svg Fulmoklavo: Shift+P (eksperta reĝimo nur) — estas unu el la laboraj reĝimoj

Kreas paralelan kopion de vojo-sekvenco dum konservado de ĝia radiano.

Uzado

  1. Enigu la Paralelan Reĝimon per fulmoklavo Shift+P aŭ en la Redakta ilobreto.
    La kursora ikono ŝanĝiĝas al source:trunk/resources/images/cursor/modifier/parallel.svg.
  2. Elektu la vojon kiu devas esti kopiita.
    Por aldoni pliajn vojojn al la sekvenco tenu Shift dum vi elektas ilin per la source:trunk/resources/images/cursor/modifier/parallel_add.svg muso. Por forigi vojon el la sekvenco uzu Ctrl. La vojo-sekvenco devas esti senbranĉa.
  3. Trenu por kopii kaj movi la kopion al la dezirata pozicio.
  4. Liberigu la maldekstran musbutonon.

Modifiloj

  • Alt por krei freŝajn objektojn sen la etikedoj de la fontaj vojoj kaj iliaj nodoj. Tenu antaŭ ol treni.
  • Ctrl por anstataŭigi la alpremajn paŝojn por la kopio. Tenu dum trenado.

Normale la kopio moviĝas paŝe kaj ne povas esti trenata libere. Ĝi alpremiĝas ĉe ĉiu multoblo de antaŭdifinita distanco. La defaŭlta paŝlarĝo estas 0.50 m sur metra sistemo.

screenshot 2

Aliaj Uzoj

Povus esti uzata por desegni malprecizajn ŝtupojn: bulformaj konstruaĵoj, piedirantaj placo en parkoj, labirintoj, parkado, eble vendejoj aŭ aliaj areoj kun alte nestigitaj objektoj/infrastrukturo.

Piedirantaj placo kaj fontanoj havas similajn ŝablonojn. Multaj bariloj, heĝoj kaj muroj ankaŭ estas metitaj paralelaj unu al la alia.

Altnivelaj Preferoj

La alprema distanco, la modifiloj kaj la kopi-konduto estas uzantaj agordoj. Ili povas esti ŝanĝitaj en la Altnivelaj Preferoj sub la edit.make-parallel-way-action. nomspaco.

Vidu ankaŭ


Reen al Reĝima menuo
Reen al Ĉefa Helpo

Last modified 9 days ago Last modified on 2025-03-03T16:26:47+01:00
Note: See TracWiki for help on using the wiki.